Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste ŝi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis—nur blankan malplenon! Ŝi ne volis lasi fali la fajencaĵon, pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝrankon.

“Nu,” pensis Alicio, “kiam mi rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego, ĉiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, eĉ pri falo de l’ supro ĝis malsupro de l’ ŝtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos eĉ de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon.” (Tion oni povas kredi.)

Malsupren, ankoraŭ malsupren! Ĉu neniam la falo finiĝos? “Mi volus scii,” diris ŝi laŭte, “kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimiĝas la ter-centron. Tio estus, laŭ mi, preskaŭ ses kaj duono miloj da kilometroj.” (Alicio jam antaŭe lernis en la lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis—pro manko da aŭskultantoj—oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.) “Jes, tio estas certe la ĝusta interspaco, sed en kian latitudon aŭ longitudon mi penetris?