Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn.)

Post ne longe ŝi rekomencis:—“Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marŝas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj.” (Ĉe eksono de tiu strangaĵo ŝi certe ne sopiris aŭskultantojn); “mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante. Bonvolu, Sinjorino, diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando aŭ Aŭstralio? (Ŝi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l’ aero. Ĉu vi povus tion fari?) “Sed ŝi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus serĉi la nomon ie sur la muroj surskribitan.”

Malsupren, ankoraŭ malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: “Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min.” (Dajna estas ŝia kato.) “Mi esperas ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. Dajna, vi karul’, ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn? Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—“Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?” kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe “Ĉu