Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun la ekespero trovi sur ĝi alian ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon ŝi trovis sur ĝi boteleton (“kiu certege ne kuŝis tie antaŭe,” diris Alicio) kun surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.

“Tre facile estas diri ‘Trinku min’” pensis la saĝulineto, “sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi ĉu oni surskribis ĝin per ‘veneno.’” Ĉar ŝi ja antaŭe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ estis englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn malagrablaĵojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ĝin tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre profunde tranĉos la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per ‘veneno,’ preskaŭ certe estas ke pli malpli frue ĝi malordigos la internaĵon.

Do, certiĝinte ke ĉi tiun botelon oni ne markis per ‘veneno’, Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. “Ja, tre bongusta ĝi estas,” diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el ĉeriztorto, sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj