Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis!)

“Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopiĝas!” Kaj fakte ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon ĝuste taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen ŝi decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi malkreskos plue. Ŝi sentis pri tio kelkan timon, “ĉar”—diris ŝi—“povas okazi ke mi malkreskos ĝis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?” Kaj ŝi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin!

Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri en la ĝardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, ŝi eltrovis ke ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) ŝi tute ne povis atingi ĝin. Vidi ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris.

“Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere”