Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ventumilon, kaj per ĉiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!

Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj ĉar estis en la halo tre varme, ŝi longadaŭre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:—

“Hieraŭ ĉio okazis laŭrutine, sed hodiaŭ ja ĉio estas stranga! Ĉu dum la nokto mi ŝanĝiĝis? mi esploru tion. Ĉu vere mi estis sama kiam mi leviĝis hodiaŭ matene? Mi kvazaŭ memoras ke mi sentis min iom ŝanĝiĝinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu mi estas? Jen granda enigmo!” Kaj ŝi kategorie pri­pensis ĉiujn samaĝajn knabinetojn kiujn ŝi konas, por certiĝi ĉu ŝi ŝanĝiĝis en iun el ili.

“Mi certe ne estas Ado, ĉar ŝia hararo falas sur la ŝultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaŭ mi ne estas Mabelo, ĉar mi scias multe da lernaĵoj, kaj ŝi scias ja tre, tre malmulte. Ankaŭ ŝi estas si, kaj mi mi, kaj … ho, mi tute konfuziĝas! Mi provu ĉu mi ankoraŭ scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvar­oble sep faras…. Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas ĉefurbo de Parizo, Parizo ĉefurbo de Romo, kaj Romo…. Ne, denove mi eraras, certege.