Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi nepre ŝanĝiĝis en Mabelon. Mi penos deklami ‘Rigardu! Jen abelo vigla.’”

Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam ŝi ripetas parkeraĵojn, ŝi komencis tiun konatan poemon. Sed ŝia voĉo sonis raŭka kaj nepropra, kaj eĉ la vortoj ne tute similis la originalajn.

Rigardu! Jen la krokodil’!
La voston li netigas;
Ŝprucante akvon el la Nil’
La skvamojn li briligas.

Senmova restas la buŝeg’,
Li ungojn kaŝas ruze;
Jen fiŝoj naĝas tra l’ kaveg’
Frapfermas li amuze.

“Jen certe ne la ĝustaj vortoj,” diris Alicio malĝoje, kaj denove la okuloj pleniĝis de larmoj, dum ŝi daŭrigis: “Do, mi nepre estas Mabelo malgraŭ ĉio; sekve mi devos loĝi en tiu ŝia mallarĝa maloportuna domaĉeto; mi havos neniun ŝatindan ludilon, kaj devos lerni sennom­brajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidiĝis. Se mi estos Mabelo, mi restos ĉi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon ĉe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa voĉo ‘Resupreniru, karulo.’ Mi nur rigardos supren kaj demandos ‘Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj poste, se mi ŝatos esti tiu persono, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos ĉi tie, ĝis mi fariĝos iu alia.’ Sed