Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

supozis ke ŝi estas falinta en la maron, kaj ekpensis “en tiu okazo mi povos hejmiĝi vagonare.” (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis ĉe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmaŝinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaŭe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaŭ ĉio, stacidomo.) Tamen post nelonge ŝi sciiĝis ke ŝi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn ŝi ploris estante trimetrulo. “Ho, se nur mi ne tiom plorus!” diris ŝi, ĉirkaŭna­ĝante por trovi la bordon. “Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiaŭ ĉio ja estas stranga.”

En tiu momento ŝi ekaŭdis ke io ne tre malproksime de ŝi ĉirkaŭbaraktas en la lageto, kaj ŝi naĝis en la direkto de la plaŭdado por esplori kio ĝi estas: unue ŝi supozis ke la besto nepre estos aŭ rosmaro aŭ hipo­potamo; sed rememorante ke ŝi mem nun estas tre malgranda, ŝi fine konstatis ke ĝi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel ŝi mem.

“Ĉu eble utilus,” pensis Alicio, “alparoli ĉi tiun muson? Ĉio estas tiel neordinara ĉi tie, ke kredeble ĝi havas la kapablon paroli, kaj