Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

almenaŭ ne malutilos provi ĝin.” Do ŝi ekparolis per: “Ho muso, ĉu vi konas la elirejon el tiu ĉi lageto? Mi tre laciĝas, ho Muso, ĉirkaŭnaĝante en ĝi.” (Alicio kredis ke “Ho Muso” estas nepre prava formo por alparoli muson; ŝi neniam ĝis tiu tago alparolis muson, sed ŝi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: “Muso—de muso—al muso—muson—ho muso!“)

La Muso rigardis ŝin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al ŝi palpebrumante per unu okuleto.

“Ĝi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve ĝi povas ne kompreni la anglan lingvon.” (Malgraŭ la fakto ke ŝi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj!) Ŝi do rekomencis france, dirante “où est ma chatte?” (la unua frazo en ŝia lernolibro).

La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.

“Ho, pardonu! mi petegas,” ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompa­tinda besto, “mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn.”

“Ne—amas—katojn,” diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo. “Ĉu vi, se vi estus mi, amus la katojn?”