Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Nu, eble ne,” Alicio respondis per paciga tono, “sed ne koleriĝu. Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon Dajna; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi ŝin. Ŝi estas la plej kara dorlotaĵo en tuta la mondo,”—Alicio malvigle sencele naĝetis dum ŝi parolis—“kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptisto—ho, pardonu,” denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve ŝi estis certa ke ĝi tre pro­funde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis aldoni: “Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna.”

Ni ne plu!” ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo. “Ĉu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon? Ĉiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi eĉ la nomon kato!”

“Tion mi promesas tre volonte,” diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. “Ĉu vi … ĉu vi ŝatas … la hundojn?”

La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide daŭrigis:—

“Proksime de nia domo loĝas bela, ĉarma, hundeto, kiun mi tre ŝatus ke vi vidu. Ĝi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Ĝi kapablas realporti la aĵojn