Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

forĵetitajn; ĝi petas manĝaĵon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn ĉiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori eĉ la duonon da ili. Ĝi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro ĝiaj kapabloj ĝi valoras mil spesmilojn.

Li certigas ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj … Ho, ve! ve! Denove mi ofendis ĝin.” Ĉar jen! la Muso naĝas for, for per ĉiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plaŭdbruon.

Ŝi realvokis ĝin per sia plej dolĉa tono. “Vi kara Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne plaĉos.” Aŭdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renaĝis al ŝi. Ĝia vizaĝo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallaŭta tremanta voĉo ĝi diris: “Ni naĝu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn.” Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnaĝon, ĉar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso naĝis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangaĵoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua naĝis Alicio; post ŝi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo ĉiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.