Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili do sidiĝis, ĉiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.

Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, ĉar ŝi havis fortan antaŭsenton, ke ŝi nepre suferos malvarmumon, se ŝi ne baldaŭ re­sekiĝos.

“Hm,” komencis la Muso kun tre impona mieno “ĉu ĉiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigaĵo kiun mi konas. Silentu ĉiuj, mi petas! ‘Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaŭ subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimiĝis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkiĝo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio——’”

“Ho, ve!” ĝemis la Loro, frosttremante.

“Pardonu,” diris la Muso tre ĝentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), “ĉu vi parolis?”

“Ne mi,” la Loro rapide respondis.

“Mi kredis ke jes,” diris la Muso. “Sed mi daŭrigu. ‘Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio fariĝis liaj partianoj, kaj eĉ Stigando la patrujama ĉefepiskopo de Canterbury trovis ĝin2 konsilinda——”