Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Trovis kion?” diris la Anaso.

“Trovis ĝin,” la Muso respondis iom malafable. “Ĉu vi ne komprenas kion signifas ‘ĝi’?”

“Nu, mi tre bone komprenas kion ‘ĝi’ signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte ‘ĝi’ estas rano aŭ vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la ĉefepiskopo?”

“Tiun demandon la Muso ne atentis sed daŭrigis rapide: ‘trovis ĝin konsilinda iri kun Edgar Atheling por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj—‘ kiel vi sentas vin nun, mia kara?” ĝi diris abrupte, alparolante Alicion.

“Malseka, same malseka kiel en la komenco,” Alicio respondis iom melankolie. “Via rakonto ne sekigas min.”

“Kon‐sid‐er‐ad‐inte la ĵus anonc‐itan rezult‐at‐on,” ekdiris solene la Dodo, “mi proponas ke ĉi tiu kunsido tuj fermiĝu por ke oni el‐kon‐sid‐er‐adu kaj senprokraste ef‐ekt‐iv‐ig‐u pli energiajn ri‐med‐ojn.”

“Kian lingvon vi parolas?” demandis la Agleto. “De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem.”

La Agleto deklinis la kapon por kaŝi sian