Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis aŭdeble. La Dodo per voĉo ofendita reparolis pli simple: “Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la ‘Kaŭko’‐vetkuro.”

“Kio do estas Kaŭko?” diris Alicio. Tiun demandon ŝi faris, ne dezirante la informon, sed nur ĉar ŝi rimarkis ke la Dodo paŭzas kaj ŝajne opinias ke iu devas paroli, kaj ĉar neniu alia montris la inklinon paroli.

La Dodo respondis ke: “La plej bona rimedo por klarigi ĝin estas per la ago mem.” (Kaj ĉar ian vintran tagon vi eble volos mem eks­perimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranĝis ĝin.)

Unue, ĝi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, ĝi starigis ĉiujn partoprenontojn ĉe diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, laŭ angla kutimo, “unu, du, tri, FOR!” sed ĉiu devis komenci kaj ĉesi la kuradon laŭ sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finiĝis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, ĉiuj tute resekiĝis, kaj la Dodo subite ekkriis: “La Kaŭko finiĝis.”

Ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ la Dodo, spiregante kaj demandante: “Sed kiu venkis?”