Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.

Ĝi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Ŝejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:—“Ĉiuj venkis, kaj ĉiu devas ricevi premion.”

Plena ĥoro da voĉoj demandis samtempe: “Sed kiu la premiojn disdonos?”

“Ja ŝi kompreneble,” diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kriis konfuze “La premiojn, la premiojn.” Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enŝovis la manon en sian poŝon kaj feliĉe trovis tie pakaĵeton da sukeraĵoj (kiujn per bonŝanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin ŝi disdonacis kiel premiojn. Sufiĉis ĝuste por donaci al ĉiuj po unu.

“Sed ŝi mem nepre rajtas ricevi premion,” diris la Muso.

“Certe,” tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante:

“Kion alian vi havas en la poŝo?” Alicio respondis malĝoje ke “nur fingroingon.” “Ĝin transdonu al mi,” diris la Dodo.

Denove ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: “Ni