Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto aŭ rakont­vosto:

Furi’ diris al
Mus’, kiun
trafis
li ĵus,
‘Ni havu
proceson,
procesos mi
vin! Ne ekpenu
rifuzi; tio,
nur por amuzi
min, estas
necesa; defendu
do vin!’
‘Ne utilus,
sinjor’;
diris mus’ kun
fervor’—
‘Sen juĝistoj
procesi
tempperdo
ja estas.’
‘Mi vin
juĝos
tutsole’
—diris li
ruzparole.
Li muson
kondamnis;
nun
sola
li
restas.

“Vi ne atentas,” diris la Muso al Alicio kun severa mieno. “Pri kio vi pensas?”

“Pardonu,” respondis ŝi tre humile, “vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne?”

“Mi ne!” ekkriis la Muso.