Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Mine’, mine’,” ripetis Alicio “do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?”

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon:

“Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo.”

“Mi ne intencis ofendi, vere ne!” ekkriis Alicio per petega voĉo “kaj vi ja estas tre ofendema.” Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere.

“Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton,” Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso. Poste ĉiuj kriis ĥore: “Jes, revenu, revenu.” Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis.

La Loro malkontente diris: “Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni,” unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: “Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam vi perdu la bonhumoron,” kaj la malre­spekta krabido akre respondis: “Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro.”

“Ho, kiel mi volus ke nia Dajna estu tie ĉi,” Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, “ŝi ja kapablus tuj reporti ĝin.”

“Kiu do estas Dajna, se estas permesite tion