Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

voĉon (certe la voĉon de l’ Kuniklo) diranta: “Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?” kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: “Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn.”

“Fosas pomojn? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el ĉi tio.” (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro.)

“Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?”

“Brako, Ekscelenco.” (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)

“Ĉu ‘brako’ vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron.”

“Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako.”

“Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin.”

Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze.,

“Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut’ ne, tut’ ne!” kaj “Vi obeu, malkuraĝulo.”

En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis du timkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. “Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj,” pensis Alicio. “Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min