Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne.”

Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:

      “Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la
      alian Bil alportas—Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi—Jen en
      ĉi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! antaŭ ĉio necesas
      kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne ĝenu
      vin, ili jam sufiĉe taŭgas—Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun
      ŝnuron—Ĉu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin,
      jen malfiksiĝinta ardezaĵo—Ho, ĝi jam falas, gardu la
      kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi
      kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi
      ne volas, vi rampu mem—Tion ne mi, Bil devas—Bil, la
      mastro ordonas ke vi derampu.”

“Do, Bil devas derampi la kamentubon,” pensis Alicio. “Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo.” Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭ­gratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si ‘Tio nepre estas Bil’ ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis.

Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:

      “Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo!! Falas teren!!!”