Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poste la voĉo de l’ Kuniklo diranta tutsole: “Kaptu lin, vi ĉe la barilo.” Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro:

      “Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi
      okazis, kunulo—Diru al ni—”

Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo (“jen la voĉo de Bil,” pensis Alicio).

      “Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam
      mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por
      rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj
      mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio.”

      “Tute vere, ni ja vidis vin,” diris la aliaj.

“Ni devas ekbruligi la domon,” diris la voĉo de l’ Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte “se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ vi Dajna’n.”

Sekvis tuja kaj plena silento. “Kion nun ili faros?” pensis Alicio. Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.

Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: “Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro.”

“Plena puŝĉaro da kio?” pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ‐hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: “Tion mi tuj ĉesigos,” kaj aldonis laŭte: “Se vi ree faros tion, mi Dajna’n.…”

Denove la tuja kaj plena silento!