Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝ­antaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo “Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga.”

Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo kon­statis ke ŝi tuj komencas malkreski. Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro.

“Kaj nun,” diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, “la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon.”

Sendube tre bona plano! sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej malgrandan ideon kia­maniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.

Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis