Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—"Ne estas," diris la Raŭpo.

"Nu, eble vi ne ankoraŭ spertis ĝin," diris Alicio, "sed kiam vi devas ŝanĝiĝi en krizalidon—tio ja nepre okazos ian tagon—kaj poste en papilion, vi sentos vin iom konfuzata, ĉu ne?"

"Tute ne," diris la Raŭpo.

"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por mi!"

"Vi!" diris la Raŭpo malestime, "kiu vi estas?"

Tio ja rekondukis ilin al la komenciĝo. Alicio, sentante sin ĝenata per la tre mallongaj diroj de la Raŭpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laŭ mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu vi estas."

"Kial?" diris la Raŭpo.

Jen alia konfuziga demando! Ĉar ŝi ne povis elpensi ian kialon, kaj ĉar la Raŭpo ŝajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.

La Raŭpo laŭte kriis post ŝi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon."

Tio sonis al ŝi bonpromesa: ŝi do revenis.

"Ne koleriĝu," diris la Raŭpo, kaj tuj silentis.

"Ĉu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron.

"Jes," diris la Raŭpo.

Ĉar ŝi havis nenion alian por fari kaj ĉar