Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la Raŭpo eble diros ion atentindan, ŝi decidis resti. Dum kelkaj minutoj ĝi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la buŝo, kaj diris:—

"Vi do kredas ke vi estas ŝanĝita?"

"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaŭ ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum eĉ dek minutoj."

—"Ne povas memori kiajn aferojn?" diris la Raŭpo.

"Nu, ekzemple, mi penis diri Rigardu! Jen abel' klopoda sed ĉio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia voĉo.

"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raŭpo.

Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:—

            Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo)
              Blankhara vi kaj maljunulo,
            Staras vi sur la kap' kiel korpbalancilo?
              Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo?

            "Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo,
              Mi ja timis difekton al cerbo.
            Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo,
              Do tre ofte kapstaras sur herbo.

            Maljunulo vi—tion denove mi diras,
              Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco,
            Tamen elrenversite la ĉambron eniras!
              Ho! de kie al vi l' elasteco?