Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

granda kaserolo preterflugante minacis forporti ĝin.

"Se ĉiu volus atenti nur siajn aferojn," diris la Dukino per raŭka malagrabla voĉo, "la mondo rondirus multe pli rapide."

"Kaj tio ja estus nur malutilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdaŭro. La Tero turniĝas en la daŭro de dudekkvar horoj; se do ĉirkaŭ la akso[1] —"

"Ŝi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al ŝi la kapon."

Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciiĝi ĉu ŝi volos plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj ŝajne ne aŭskultis. Sekve Alicio kuraĝis daŭrigi: "La daŭro estas dudekkvar horoj, mi kredas, aŭ ĉu eble dekdu? Mi—"

"Ho, pri tio vi ne enuigu min" diris la Dukino "ĉar neniam mi povis toleri la ciferaĉojn." Kaj ŝi rekomencis varti la infanon, kantante al ĝi strangaspecan lulkanton, kaj ĉe ĉiu linifino ŝi forte skuis la kompatindan etaĵon:—

                    Vi forte skuu la infanon,
                      Ne traktu kondolence!

  1. En angla lingvo, "akso" havas ankaŭ la signifon "hakilo."