Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

                    Vidigas ĝi, ternante, planon
                      Ĉagreni vin intence!

                                Ĥoro.
          (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem)
                           Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ!

Dum la Dukino kantis la duan verson ŝi forte kaj daŭre ĵetadis la infanon supren kaj rekaptis ĝin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenaŭ povis aŭdi la vortojn:—

                    Mi devas la infanon skui
                      Kaj bati kiam ternas;
                    Ĉar li la pipron povas ĝui,
                      Jam longe li ĝin lernas.

                                Ĥoro.
                           Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ!

"Jen! Se al vi plaĉas, vi povas varti ĝin!" diris la Dukino al Alicio kvazaŭ ĵetante la infanon al ŝi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo ĉe la Damo," kaj ŝi eliris rapide la ĉambron. La kuiristino en la ĝusta elira momento ĵetis kontraŭ ŝi grandan kaserolon, sed ĝi maltrafis.

La infano estis strangforma kreaĵeto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en ĉiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaŭ al ŝi prosperis kapti ĝin. Tuj post la kapto ŝi rimarkis ke ĝi puf-puf—as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaŭ povis teni ĝin.