Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Baldaŭ tamen ŝi eltrovis ke la unu nura metodo taŭge varti ĝin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke ĝi ne malligu sin.

Tion farinte ŝi forportis ĝin for de la domo. "Se mi ne forportos ĉi tiun infanon, oni certe mortigos ĝin post nemultaj tagoj. Do, se mi ne forprenus ĝin, mi estus mem kulpa je la mortigo."

La lastajn vortojn Alicio diris laŭte, kaj la etaĵo (ĝi jam de longe ĉesis terni) responde—porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltaŭga rimedo por esprimi la sentojn!"

Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la vizaĝon, por vidi kio estas al ĝi. Sendube ĝi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaŭ la okuloj fariĝis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne ŝatis la nunan ŝajnon.

"Eble ĝi nur plorkrietis," ŝi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi ĉu enestas larmoj.

Larmoj ne enestis.

"Se vi intencas fariĝi porketo," diris ŝi serioze, "mi tuj ĉesos prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aŭ plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente.

Alicio ĵus komencis pensi en si "Do, kion