Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fari pri tiu ĉi kreitaĵo, kiam mi rehejmiĝos," kiam denove ĝi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel porke, ke ŝi derigardis, mirigite, eĉ timigite, en ĝian vizaĝon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Ŝi tuj sentis ke estus absurde porti ĝin plu.

Do ŝi mallevis la besteton, kaj vidis ĝin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "ĉar," diris ŝi, "kiam ĝi estos plukreskinta ĝi fariĝos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos ĝin porko, ĝi tre bone aspektas."

Ŝi komencis pripensi aliajn infanojn de ŝi konatajn, kiuj pli bone taŭgus kiel porkoj kaj ĵus diras al si "se nur oni scius la metodon ŝanĝi ilin"—kiam subite ŝi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobranĉo la Ĉeŝŝa kato.

"Sinjoro Ĉeŝŝa kato"—Ŝi komencis malkuraĝe, ĉar ŝi ne povis konjekti ĉu ĝi ŝatus tiun formon, aŭ preferus "Via kata moŝto."

Tamen, ĉar ĝi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke ĝis nun ĝi ne ofendiĝis. Ŝi do daŭrigis:—

"Ĉu vi afable diros al mi, mi petas, laŭ kiu direkto mi devas iri de tie ĉi?"

"Tio iom dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.

"Ne tre grave al mi kien—" komencis Alicio.