Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.

"Se nur iun lokon mi atingos," Alicio daŭrigis.

"Ho, iun aŭ alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur sufiĉe longe vi marŝos."

Alicio konfesis en si ke tion oni ne povas nei. Do ŝi eksperimentis alian demandon:—"Kiaj personoj loĝas proksime de tie ĉi?"

"En tiu direkto," diris la Kato, ĉirkaŭsvingante la dekstran antaŭpiedon, "Ĉapelisto loĝas, kaj en jena (montrante per la alia) loĝas Martleporo.[1]

Vi vizitu kiun ajn; ambaŭ estas frenezaj."

"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio.

"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "ĉe ni ĉiu estas freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaŭ vi!"

"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis.

"Nepre," diris la Kato, "ĉar alie vi ne venus tien ĉi."

Ŝajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, ŝi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?"

"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas

frenezaj?"

  1. "Same freneza kiel leporo en Marto" estas angla popoldiro.