Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Do vi kondutis neĝentile, proponante ĝin," kolere Alicio respondis.

"Ankaŭ vi, sidante ĉe ni sen invito," akre respondis la Martleporo.

"Neniu sciigis ke la tablo apartenas al vi" diris Alicio "oni ja surmetis manĝilarojn por multe pli ol tri personoj."

"Vi tranĉigu la hararon," subite intermetis la Ĉapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis ŝin.

"Ne decas kritiki la personaĵojn; tio ja estas tre malĝentila." Alicio diris tion tre severe.

La Ĉapelisto tre larĝe malfermis la okulojn, aŭdinte tion. Anstataŭ respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon?"

"Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuziĝos," pensis Alicio, kaj ŝi diris laŭte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion."

"Ĉu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Martleporo.

"Ĝuste tion," respondis Alicio.

"Tamen, vi devas ĉiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo.

"Tion mi ĉiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaŭ... (per voĉo pli duba)... mi ĉiam