Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, ĉu ne?"

"Tute ne sama," kontraŭdiris la Ĉapelisto. "Laŭ tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi manĝas' kaj 'Mi manĝas kion mi vidas.'"

..."Laŭ tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi ŝatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi ŝatas.'"

La Gliro certe ne vekiĝis, li certe dormparolis; jen lia diro:

"Laŭ tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'"

"Por vi, ili fakte estas samaj," diris la Ĉapelisto.

Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al ĉiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj.

La Ĉapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horloĝon el sia poŝo kaj maltrankvile observas ĝin, ke fine li skuis ĝin kaj tenis apud la orelo. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?"

Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.

"Sekve, ĝi eraras je du tagoj! Ĉu mi ne diris