Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝajnis al ŝi konduki nenien. Ŝi nur diris ĝentile: "Mi ne komprenas."

"La Gliro ree endormiĝis," diris la Ĉapelisto, kaj verŝis sur ĝian nazon iom da varma teo. Ĉe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:—

"Ja, kompreneble! Ĝuste tion mi mem intencis diri."

"Ĉu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Ĉapelisto, denove turnante sin al Alicio.

"Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon."

"Mi ne havas pri la solvo eĉ la plej malklaran ideon," li respondis.

—"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo.

Alicio ekĝemis enue. "Mi opinias," ŝi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malŝpari ĝin proponante ne solveblajn enigmojn."

"Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Ĉapelisto, "vi ne uzus 'ĝi' priparolante 'lin.'"

"Mi ne komprenas," diris Alicio.

"Verŝajne ne," diris la Ĉapelisto, balancante la kapon malestime.

"Mi kuraĝus diri ke neniam vi eĉ parolis al Tempo?"[1]

  1. La angla frazeto kiun uzis la Ĉapelisto estas dusencaĵo kies ordinara signifo estas "paroli ĝis fiksita templimo ekze 10 minutojn"; ĝi povas ankaŭ signifi "alparoli Tempon."