Paĝo:Cart - Esperanta Radikaro, 1906.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ANTAŬPAROLO

Tiu radikaro estas nur la « nigra » eldono de verketo punktreliefe presita por la blinduloj.

Ĝi konsistas :

1e el ĉiuj radikoj — krom la afiksoj — entenitaj en Universala radikaro ;

2e el ĉiuj radikoj, samaj kaj komunaj, entenitaj en la franca, germana kaj angla vortaroj ;

3e el multaj radikoj, kiuj troviĝas kune nur en la germana, sveda kaj hispana vortaroj.

Eĉ se kelkaj el tiuj ĉi radikoj ne plaĉas, oni povas konsideri ilin akceptindaj aŭ akcepteblaj.

Principe oni forlasis la radikojn plene internaciajn, kompreneblajn por ĉiuj, kaj, ankaŭ, la vortojn tro pure teknikajn. Tamen, ĉar tiu radikaro estas verkita precipe por blinduloj, oni enmetis kelkajn internaciajn vortojn ne tre necesajn, sed kiuj ŝajnas por ili speciale interesaj.