Paĝo:Cart - Esperanta Radikaro, 1906.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni ne estu tro severa pri eraretoj en nia elekto ; tiu libreto estas ja ne scienca sed nur praktika, kaj facile oni povas mem ĝin pliplenigi.

Por faciligi al la blinduloj la serĉadon de la vortoj, kies tradukon ili trovas sur apudmetita folieto, oni devis dividi la tutan aron laŭ dekoj da radikoj. Tio povas ankaŭ esti tre oportuna por neblindaj lernantoj : ili traduku skribe ĉiutage kelkajn dekojn kaj lernu ilin ! Tiamaniere post malmultaj semajnoj ili scios la radikojn de nia lingvo kaj posedos, por kelkaj centimoj, preskaŭ plenan vortaron !

En publikaj kursoj ĝi povos, spite sia stranga elŝajno, esti tre utila al profesoroj kaj lernantoj.

TH. CART.