Paĝo:Cart - Pri la Indo-Eŭropaj Lingvoj kaj Esperanto, 1910.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la nuancojn de sia gepatra lingvo, kaj, ne trovante tuj taŭgan tradukon, simple fabrikas, dank’ al ia spirita mallaboremo, novan vorton aŭ imagas novan nuancigantan afikson.

Sed vere, kiu ne estas kapabla pensi en Esperanto, tiu tute ne havas tian rajton. La lerta tradukanto, — ĉar ne povas esti, ke la traduko ne ludas grandan rolon en nia literaturo, — repensas esperante la tradukotan tekston.

La regulo do devas esti por ni ĉiuj, ke ni enkonduku ian novaĵon nur kun vera bedaŭro, nur kun ĉagreno, nur post dudekfoje konstatita neebleco ĝin eviti, ĉiam konsciante la gravecon, la eblan danĝeron de tiu ago por nia unueco, kiun ĝi minacas, por nia propagando, kiun ĝi malplifaciligas.

Ĉiu bone edukita homo amas kaj respektas sian nacian lingvon. Same ni amu kaj respektu nian internacian.

Al tiuj, kiuj ŝatas Esperanton kontraŭ la naciaj lingvoj, mi tute ne fidas. Ili similas la homojn, kiuj opinias necese, por ami la homaron, malamegi la propran patrujon.

Esperantisto, inda de tiu nomo, kunigas la amon al la gepatra lingvo kun la amo al Esperanto, la amon al la patrujo kun la amo al homaro!

Plie, ni neniam devas forgesi, ke Esperanto estas privata propraĵo de neniu el ni, sed komuna propraĵo de ĉiuj; ke, sekve, vola senĝeno rilate al la lingvo estas peko kontraŭ la respekto, kiun ni ŝuldas al la amaso de niaj samideanoj.

Ni respektu nian esperantan lingvon!

(El Lingvo Internacia, Nov. 1909.)