Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

iĝis el siaj ingoj. Li turnis sin versaŭ la dirita pordo, kaj rigardegis tra ĝi, kvazaŭ li atendis tie vidi ian fantomon aŭ monstron.

“Ĉu via ovo estas do malfreŝa, sinjoro?” mi simpatie demandis; ĉar mi havas bonan koron.

Li respondis nenion, sed fikse rigardadis la pordon; ĝis vidinte la kelnerinon alportantan mian biftekon, li sin returnis kun sopirego kaj diris,

“Ĉu vi vidis ion?”

Kaj tiam, pro la malplenkapa elrigardo sur mia vizaĝo, li klarigis sin per la vortoj, —

“Mi pensis, ke tio estas la mopso[1] de mia onklo.”

“Ĉielo!” mi krietis duonstariĝante, “ĉu

  1. Angle, pug. Speco de tre grasema kaj malloga hundo.