Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiuj ŝatantaj disputon pri lingvaj aferoj venos grandare por fliki tie aŭ tie, por proponi eĉ tute ŝanĝitajn projektojn. Tiaj disputemuloj certe multe ŝatis la revuon „Progreso“, kiu unue estis malfermita por ĉiuj tiaj proponoj. Sed kiam la „Ididoj“ tro multiĝis[1], tiam la redaktanto, — ĉiam prava, eĉ pravega, tamen flatema kaj ŝajne cedema al personoj, kies nomoj estas gravaj por lia celo — forskuis la nekonvenulojn, uzante amiudaĵojn kiel „malsaĝa“ k t p., kontraŭ unu verkema lingvoaŭtoro, kiu monatojn antaŭe estis altŝate laŭdita — ĉe sia idaniĝo. Oni devas ja diri ke en „Progreso“ tute senpartie estas presita alia, teorie tre bona lingvosistemo, sed iun tagon la redaktanto deklaris ke li nun volas dediĉi sian revuon al la plibonigo de Ido sola, kaj unu sia trabanto eĉ skribis, ke Ido bezonas periodon de netuŝebleco. Kiu ne ridas, memorante la antaŭajn riproĉojn al Esperanto pro la netuŝebleco de ĝia „Fundamento“! Cetere fakto estas, ke Ido nur tuj post ĝia akceptiĝo ŝanĝiĝis gravamaniere, deposte la idestroj prudente sin gardis, oficiale enkonduki gravajn reformojn, kaj ili nun povas diri: „ni estas ĉiam progresemaj,“ kaj samtempe: „nia lingvo ne ŝanĝiĝis notinde.“ Sed kio ne estas, povas fariĝi[2].

Profesoro Ostvald, kiu ŝajne ne intencas esti aŭ resti sekvulo de la idopatroj, jam publike avizis, ke Ido bezonas ankoraŭ reformojn kaj ke li baldaŭ proponos ilin.

Ni supozu ke la idanaro kreskegas, tiam

  1. Pri sep Ididoj vidu „Lingvo Internacia“ 1909, pĝ 321. Krom ili estiĝis du Antidoj.
  2. Pri tio vidu pĝ 10a kaj 11a.