Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

certe diverslandaj lingvistoj eble ankaŭ ektraktos Idon, kaj ili verŝajne trovos siajn specialajn punktojn ŝanĝotindajn. Mi kredas ke Ido ne povas ripozi, krom, se ĝi kuŝas en ĉerko. Esperanto kontraŭe havas sian Fundamenton fiksitan, ĝi ne estas tro detala por ĝeni la uzantojn, tamen ne tro liberlasa por ebligi disfalon. Ĉiu iomete pripensanta la aferon devos konfesi ke tia lingvo absolute ion bezonas, kiu kompensas la ĉe naciaj lingvoj ĝeneralan uzadon, fiksitan en la popolo mem. Dum la regado de l’ Ido-patroj, ilia afero povas ankoraŭ iomete prosperi, sed kiam ili iam forlasos la kampon, tiam eble regos Akademio, same fruktoporta kiel tiu de „Idiom Neutral“, kiu de dudek jaroj vivetas kaj ŝanĝiĝas, dum fundamentita Esperanto almilitas la mondon. Mi ja tute ne diras, ke Esperanto estas plene perfekta, precipe ne por ĉiam, sed mi rezonas, ke ĝi estas kiel internacia lingvo pli taŭga ol ia nacia lingvo, ke ĝi estas pli perfekta laŭ konstruo ol iu ajn internacia. Kaj: kiam naciaj lingvoj taŭgus por la aspirata celo, se oni povus konsenti pri nur unu el ili, kiel ne povus Esperanto plene, eĉ pli multe taŭgi, malgraŭ iaj difektoj, kiuj cetere ne por ĉiuj kuŝas ĉe la samaj punktoj?

II. Laŭ la intencoj de siaj estroj Ido estu lingvo por instruituloj.

Ĉiam la Idanoj fanfaronas, ke ilia idiomo estas pli simpla ol Esperanto, ke ĝi estas pli bone lernebla ankaŭ por nekleraj homoj. En oktobro 1910 okazis en Bruselo disputa vespero inter Idano kaj

Esperantisto[1]. La unua legis dum du

  1. Pri tio amuze rakontas sro Bourlet en „La Revuo“, pĝ. 136, Novembro 1910.