Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

horoj pri la preferindo de Ido, kaj lia temo estis „la leĝo pri la plej malgranda peno“. Fine la aŭskultantoj laciĝis kaj deziris aŭdi la kontraŭlon. Tiu, prof. Bourlet montris en trikvaronhora, fajra parolado, kiel por „simpligi“ Esperanton, Ido amasigis esceptojn sur esceptoj kaj ĉiufoje, kiam li klarigis belan komplikaĵon de la „linguo“, li sin turnis al la idano, demandante: „Ĉu ĝi estas, Sinjoro, ankoraŭ la „Leĝo“ pri la plej malgranda peno“, kiu inspiris tiun escepton aŭ tiun komplikaĵon?“ La unuan fojon la aŭdantaro ridis, la duan fojon ĝi ridegis, la dekan fojon tordiĝis, kaj poste la ĝenerala sekretario de la internacia Instituto de Bibliografio kaj de la Oficejo de Internaciaj Asocioj diris al li: nun mi komprenas, ke vi esperantistoj kutime malŝatas diskuti kun la idistoj, kaj uzas pli bone vian tempon propagandante vian lingvon“. Kaj du tagojn poste generalo Sébert-Paris ricevis avizon, ke la nomitaj Instituto kaj Oficejo oficiale alprenas Esperanton.

Nun mi montru kelkajn punktojn certigajn, ke Ido vere ne estas pli simpla ol Esperanto:

Alfabeto. Certe estas, ke la Ido-alfabeto estas por la presistoj, sed nur por ili, pli oportuna ol tiu de Esperanto; pro tio, ke ili ne bezonas specialajn literojn. Ankaŭ x por kskz estas simpligo, sed ch, sh anstataŭ ĉ, ŝ estas malsimpligaĵoj, same precipe la antikva q, kiu formas duan literon por la sono k (en x oni eĉ havas trian); samtempe la litero u ricevas post q kaj g duan prononcmanieron, nome,