Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel V. La Esperantaj ĵ, ĝ estas kunigitaj en j (j fariĝis y) kaj oni povas ĝin prononci dumaniere (kiel ĵ kaj ĝ), kio vere ne estas bonaĵo. Per tiu ŝanĝo oni tre ofte ŝanĝis la vortbildon konservatan en Esperanto laŭ la naciaj formoj: budjeto (E:budĝeto), etajo (etaĝo), Aljero (Alĝero), jelato (ĝelateno), jirafo (ĝirafo).

Akcento. En Esperanto: La akcento ĉiam estas sur la antaŭlasta vokalo: domo, ĝardeno. Aŭstrio.

En Ido (laŭ verko de Janotta): La akcento estas ĉe infinitivoj ĉiam sur la lasta, alie en kelksilabaj vortoj sur la antaŭlasta vokolo: amar, parolar, abelo, diligenta, gardeno. Tamen estas senakcentaj (ne formantaj apartan silabon):

1) u post a, e, q: laudo, neutra, quo;

2) 'i kaj u antaŭ alia vokalo, en kelkvokalaj radikoj: filio [1] precipua strio; male ĉe unuvokalaj radikoj: dio (tago) duo; sed oni diras: sundio (dimanĉo) lundio (lundo), jovdio (jaŭdo).

Interesa estas ĉi tie, ke en 1908-a jaro ankoraŭ ekzistis nur la unua regulo, poste por pli plaĉi al instruituloj, oni ankoraŭ pli „simpligis“ Esperanton, aldonante la pluan regulon.

Gramatiko. Ĉi tie oni povas konstati ĉe Ido simpligon, ĉar ĝi nur malofte uzas akuzativan formon, same multenombran formon de l’ adjektivo. Tamen tia ne povas esti kaŭzo starigi konkuran idiomon; kaj ĉar D-ro Zamenhof, eĉ jarojn antaŭ naskiĝo de Ido, skribis ke oni uzu

nominativon kiam oni ne estas certa pri

  1. Unue oni skribis: filyo.