Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la ĝusta kazo, la komencanto ja povas komence agi laŭ tiu konsilo, prefere ol ĉiam meti akuzativan formon post prepozicioj, kio ofte okazas. Simpligo certe estas tia Ida regulo, sed — neplibonigo, ĉar la frazoj estas ofte malpli klaraj. Oni ofte diras, ke multaj popoloj ne posedas akuzativan formon, pro tio ĝi estu forigota. Sed oni ne pripensas, ke fakte per tia manko tiuj lingvoj prezentas malbonaĵojn, oni ne tiel rapide komprenas la sencon, oni ofte bezonas aliajn formojn, parolturnojn malpli simplajn, por fariĝi tute klara. Ekzemple, kiam mi diras: „la patro vokas la filo, la patrino la filino“, tiam oni ne scias, ĉu li vokas ĉiujn tri, aŭ ĉu la patrino vokas la filinon. Sed: „la patro la filon, la patrino la filinon“ tio estas tuj klara, kaj ankaŭ multe pli belsona. En la Zamenhofa „Preĝo“ la „frat’ fraton atakas kruele“ ne estus klara sen la „n“; oni povus opinii, ke oni ripetas „frato“. Same la nevarieblo de l’ adjektivo estas simpliga sed ne plibona; tre ofte povas naskiĝi konfuzo aŭ oni devas atenti pri fiksita vortordo, kiu estus katenigo por la lingvoj ne havantaj la saman vortordon. Cetere la Idestroj ekkonis ke ĉe sole starantaj adjektivoj ne estas evitebla multenombra formo, kaj oni akceptis i aldonotan: „bonai“, kio kaŭzas la plian escepton pri akcentado, ke ankaŭ ĉi tie la i ne estas aparta silabo: krom tio oni uzas en maloftaj okazoj apartan multenombran artikolon „le“, nur por eviti la klaran, simple kaj facile uzeblan regulon de Esperanto, ke la adjektivo akordiĝas kun sia substantivo: la bonaj patroj, la belan