Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

domon. Kiam mi aldonas ke Ido por 16 Esperantaj pronomoj posedas 38, oni vere ne rajtas paroli pri simpligo. Ankaŭ la fama, de la Idestroj malŝatata „tabelo“[1] montras en la Ida anstataŭaĵo malsimpligon por ĉiu simpla homo, kie Esperantistoj devas lerni 14 formojn, la Idanoj havas 24 da ili. Certe multaj estas bonkonataj por latinuloj, aliaj tamen estas same arbitraj kiel en Esperanto: „ulu“ (iu), ankaŭ „ulube (ie) [2] certe de neniu estos rekonata unuavide. Ankaŭ la klareco estas malpli bona ĉe Ido: „ulu, nulu“ estas [3] facile miksebla por la orelo, „iu, neniu“ estas multe pli preferinda. Same je rapida parolo la „e“ (kaj) ofte konfuzige kunfandiĝas kun antaŭa vorto, ŝajnigante adverban formon: „du e tri e quar“ (du kaj tri kaj kvar). Sed la plej granda „simpligo“ kuŝas en tio, ke Ido havas 48 afiksojn, kie Esperanto dum 25 jaroj nur bezonis 34, kaj ĝi estas tute klara krom tio ĉe la Idanoj regas la emo, pligrandigi tiun nombron. Kaj eĉ kelkaj el la sufiksoj ne estas klaraj, ekz-e -oza

signifas plena je, pro

  1. Tabelon pri ilia komparo oni trovas en mia broŝuro „Bedarf Esperanto der Verbesserung?“ (Ĉu Esperanto bezonas plibonigon?) eldonita de la Germana Asocio. Altona 1909. Ricevebla ĉe Möller u. Borel, Berlin. Prezo 0,150 Sm.
  2. Ad ulube (ien) estas tre luksa „plibonigo.“
  3. Por eviti riproĉojn de Idanoj, kiuj ĉiam pretaj havas esprimojn kiel „mensogo, kalumnio,“ mi metis singarde estis, ĉar nun eble la lingvo tiurilate estas ŝanĝita.