Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

De Esperanto en la 1907-a deriviĝis nova lingvo, nomata Ido, kies anoj pretendas, ke ilia idiomo estas supera al Esperanto, ke ĝi êstas „simpligita Esperanto“; ili prefere ĝin nomas „Reform-Esperanto“, kvankam ili bone scias, ke la esperantistoj juĝas tian vortuzon ne honesta. Kaj ĉiu senpartia homo konsentas, ke ne estas nobla maniero uzi nomon, kiu jam akiris famon en la mondo, por enŝovi propran fabrikaĵon. Kaj la esprimo „Reform-Esperanto“ certe jam multe helpis al la idanoj por gajni sekvantojn, ĉar la homoj sin okupantaj pri helpa lingvo ĉiam estas progresemaj, kaj tial ili ŝatas la vorton reformo. Ĝenerale kun tiu esprimo oni ligas la sencon de plibonigo. Kaj kiam oni multe fanfaronas, eĉ per diroj ne ĝustaj, oni kompreneble, iom atingas sian celon. Oni ekzemple diras pri fama „delegacio“, kiu kunigis tiom da scienculoj, tiom da societoj, tute silentante pri tio, ke mono kaj subteno por tiu kuniĝo precipe venis el Esperantujo, kaj ke post la akcepto de Ido multaj aliĝintaj personoj aŭ societoj, protestis[1] kontraŭ la agadmaniero de l’ĉeforganizintoj de la

„elekto“ de helpa lingvo, kaj multaj pliaj

  1. La listo de la protestintoj estas senpage ricevebla de la Centra Oficejo, 51, rue de Clichy, Paris.