Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

societoj aŭ iliaj reprezentantoj farus la samon, kiam ili havus ian intereson fari ĝin, ĉar la tutgranda plejmulto el tiuj personoj aŭ societoj estas tute indiferenta pri la nun ekzistante konkuro inter Esperanto kaj Ido.

Kial nun ni uzas kaj instruas kaj propagandas Esperanton kaj ne Idon?

Ni komencu per vorto de s-ro L. E. Meier-Munĥeno, kiu montras tri el la tialoj, kiuj nin tenas ĉe Esperanto. S-ro Meier estas unu el la plej malnovaj germanaj esperantistoj. Li multe laboris pri kaj por Esperanto, precipe tradukante novelojn kaj poemojn[1]. Post apero de Ido, li tute aliĝis al ĝi, opiniante ke la nova idiomo estas plibonigo de Esperanto. Ĉar teorie multe el la diroj de la duIdo-patroj kaj -papoj ŝajnas unuarigarde akceptinda; ankaŭ mi mem unue juĝis tiele, eĉ nun ankoraŭ mi akceptus kelkajn ŝanĝojn faritajn en tiu sistemo. Nu, antaŭ la Aŭgsburga Esperanto-kongreso 1910, s-ro Meier skribis al mi: „mi sciigas vin ke mi nun definitive forlasis „Idon“ kaj ree aldonis min al „Esperanto“, ĉar miaj dujaraj spertoj firme konvinkis min, ke Ido, pro siaj senĉesaj reformoj, aliigoj kaj plibonigoj, proponitaj de ĉiuspecaj personoj, neniam fariĝos finita, certa kaj praktika lingvo. Due: laŭ la intencoj de la estroj de la

propagando de Ido, tiu ĉi idiomo fari-

  1. Edziĝa festo en Capri (Kapri); En monaĥejo de Sendomir; Ama vivo en la naturo; Wilhelm Tell; Kantaro.