Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

- 32 -

2. En la konflikto inter volo kaj imago, la forto de l’ imago estas oble proporcia je la uzata volpenado.

3. Kiam volo kaj imago interkonsentas, ili ne sumiĝas, sed multiplikiĝas inter si.

4. La imago estas direktebla.

(La esprimoj „oble proporcia" kaj „multiplikiĝas inter si“ ne havas matematike ekzaktan signifon, ili nur komprenigas mian penson.)

Laŭ la ĉi supre dirita oni povus kredi, ke neniu homo jam devus esti malsana. Tia konkludo estas vera. Preskaŭ senescepte ĉiu malsano povas malaperi sub efiko de l’aŭtosugesto. Mi konsentas, ke tiu aserto ŝajnas maltima kaj nekredinda, sed mi ne diras: ĉiu malsano ĉiam malaperas, sed povas malaperi, jen diferenco.

Sed por faciligi al la homoj la praktikon de l’ aŭtosugesto konscia, oni devas ilin instrui, kiel oni ilin instruas por legi, skribi aŭ fari muzikon. Kiel mi pli supre diris, la sinsugestado estas kvazaŭ ilo, kiun ni kunportas en ni de nia naskiĝo kaj per kiu ni nekonscie ludas nian tutan vivon, kiel infaneto per sia tintludilo. Sed ĝi estas danĝera ludilo, kiu povas vundi, eĉ mortigi, se oni manipulas ĝin malatente aŭ nekonscie. Male ĝi fariĝas savilo, se vi uzas ĝin konscie. Pri ĝi oni povas