Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

- 31 -

ponitan de vi, vi estos surprizita vidi, ke la pensita afero efektiviĝas. (Estas rimarkinde, ke propra eco de la aŭtosugestitaj ideoj estas, ke ili vivas en ni sen nia scio, kaj ke ni povas ekscii pri ilia ĉeesto nur per ilia efiko). Sed jen plej grava, esenca rimarkigo: „la volo neniam enmiksiĝu en la praktikado de l’ aŭtosugesto “, ĉar se ĝi ne akordiĝas kun la imago, se oni pensas: „mi deziras, ke tio ĉi aŭ tio okazu“, kaj se la imago diras: „vi volas, sed tio ne okazos“, tiam vi ne nur malatingos la celitaĵon, sed atingos precize la malon.

Tiu ĉi rimarkigo havas fundamentan gravecon; ĝi klarigas, kial la rezultatoj estas tiel malkontentigaj, kiam ĉe kuracado de spiritaj malsanoj oni penas reeduki la volon de la malsanulo. Oni devas anstataŭe prizorgi la edukadon de lia imago; dank’ al tiu aparteco de mia metodo ĝi ofte sukcesis, kiam aliaj — eĉ famaj — malsukcesis.

El la multaj eksperimentoj, kiujn mi faras ĉiutage de post dudek jaroj kaj kiujn mi zorgeme priatentis, mi povis tiri la sekvantajn konkludojn, kiujn mi resumas sub formo de leĝoj jene: 1. Kiam la volo kaj la imago interkonfliktas, estas la imago, kiu ĉiam venkas, sen ia escepto.