Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

- 30 -

asertas, ke se multaj personoj estas korpe aŭ spirite malsanaj, tio devenas de tio, ke ili imagas esti malsanaj korpe aŭ spirite; se certaj personoj estas paralizitaj, ne havante ian lezon en si, tio devenas de tio, ke ili imagas esti paralizitaj, kaj precize inter tiaj personoj oni konstatas la plej eksterordinarajn resaniĝojn.

Se aliaj estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj, la kaŭzo estas, ke ili imagas esti feliĉaj aŭ malfeliĉaj, ĉar du personoj, troviĝantaj en tute samaj cirkonstancoj, povas esti unu perfekte feliĉa kaj la alia absolute malfeliĉa.

La neŭrastenio, la balbutado, la fobioj, la kleptomanio, certaj paralizoj ktp. ne estas alia afero ol la rezultato de efiko de la nekonscio al la korpa aŭ la spirita estaĵo.

Sed ne nia nekonscio estas la fonto de multaj malbonoj, ĝi ankaŭ povas efiki la kuracadon de korpaj kaj spiritaj malsanoj. Ĝi povas ne nur rebonigi la malbonon, kiun ĝi kaŭzis, sed ankaŭ kuraci realajn malsanojn, ĉar granda estas ĝia efiko al nia organismo.

Oni sidiĝu komforte en ĉambro tute sola, fermu la okulojn por eviti distrecon kaj pensu dum kelkaj momentoj nur: „Tio ĉi aŭ tio malaperas", „tio ĉi aŭ tio komencas aperi“.

Se vi efektive aŭtosugestis vin, tio estas, se la nekonscio alproprigis al si la ideon pro-