Se vi konvinkiĝas, ke vi povas fari ian aferon, kondiĉe ke ĝi estu ebla, vi faros ĝin, kia ajn malfacila ĝi estu. Male se vi imagas, ke vi ne povas plenumi taskon eĉ plej facilan, tio fariĝos al vi neebla, kaj malgranda formikejo ŝajnos al vi alta kiel netransirebla monto.
Tia estas la okazo de neŭrasteniuloj, kredantaj sin nekapablaj, fari la plej malgrandan klopodon, ili ofte ne povas fari eĉ kelkajn paŝojn, ne sentante ekstreman lacecon. Kaj kiam tiuj neŭrasteniuloj faras penadojn por eliri el sia malĝojo, ili enprofundiĝas en ĝin pli kaj pli, simile al malfeliĉulo falinta en ŝlimejon, kiu enŝoviĝas en ĝin des pli rapide, ju pli forte li baraktas por forkuri.
Same sufiĉas pensi, ke doloro malaperas por senti, ke tiu doloro efektive svenas iom post iom, kaj male sufiĉas pensi, ke oni suferas, por senti tuj, ke sufero venas.
Iaj personoj antaŭdiras, ke ili havos hemikranion en preciza tago, en precizaj cirkonstancoj, kaj fakte la diritan tagon en la diritaj cirkonstancoj ili sentas ĝin. Ili altiris al si la malsanon, kiel aliaj resaniĝas per sia aŭtosugesto konscia.
Ni scias, ke ordinare oni estas rigardata de la amaso kiel frenezulo, kiam oni kuraĝas esprimi ideojn, kiujn ĝi ne kutimas aŭdi. Nu, je risko, esti konsiderata kiel frenezulo, mi