Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
- 28 -

Uzo de l’ aŭtosugesto

Mi diris, ke ni povas dresi kaj konduki nian imagon, kiel oni dresas sovaĝan ĉevalon aŭ kondukas torenton. Por tio sufiĉas unue scii, ke ĝi estas ebla (kaj preskaŭ ĉiuj homoj ignoras ĝin), kaj due oni devas koni la rimedojn. Nu, tiu rimedo estas tre simpla, ni eĉ uzas ĝin ĉiutage de post nia naskiĝo, ni uzas ĝin tute nekonscie, nevole kaj nescie, sed malfeliĉe plej ofte ankaŭ malbone je nia plej granda malprofito. Tiu rimedo estas la aŭtosugesto.

Dum ke oni kutime aŭtosugestas sin nekonscie, sufiĉas aŭtosugesti sin konscie, kaj la procedo konsistas el tio ĉi: unue bone pripensi per nia saĝo, kiajn aferojn ni deziras akiri per la aŭtosugesto kaj laŭ tiu prijuĝo ripeti plurfoje al si mem, ne pensante pri io alia „Tio ĉi venas aŭ tio ĉi foriras, tio ĉi okazas aŭ tio ĉi ne okazas ktp.“ Se la nekonscio akceptas tiun sugeston, ĝi aŭtosugestas sin, kaj la deziritaj aferoj efektiviĝas akurate.

Se oni konsideras ĝin tiel, la aŭtosugesto ne estas io alia ol hipnotismo, kiel mi ĝin komprenas kaj kion mi difinas jene: „Influo de l’ imago sur la moralan kaj la fizikan estecon de l’ homo.“

Tiu influo ne estas neigebla, kaj preterlasante la antaŭe donitajn ekzemplojn, mi citos kelkajn aliajn: