Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉevalo, jen la roloj ŝanĝitaj. Ne plu estas la ĉevalo, kiu iras, kien ĝi volas, sed la rajdanto devigos ĝin, sekvi la vojon, kiun li elektis.

Ĉar ni nun komprenis la grandegan forton de la nekonscio aŭ imago, mi nun vidigos, ke tiu ŝajne nedresebla forto povas esti kondukata tiel facile kiel torento aŭ sovaĝa ĉevalo.

Sed antaŭ ol iri pli antaŭen, estas necese, zorgeme difini du vortojn, kiujn oni ofte uzas, ne komprenante bone ilian signifon. Estas la vortoj sugesto kaj aŭtosugesto.

Kio do estas sugesto? Oni povas ĝin difini:

„la ago, trudi ideon al ies cerbo“. Ĉu

tia ago efektive ekzistas? Reale ne. Per si mem la sugestado fakte ne ekzistas; ĝi ekzistas kaj povas ekzisti nur kondiĉe, ke ĝi aliiĝu en aŭtosugeston ĉe la sugestota persono. Kaj tion ni difinos „la enplantado de ideo en sin mem per si mem“. Vi povas sugesti ion al iu, se la nekonscio de tiu ĉi ne akceptis vian sugeston, se li ne, por tiel diri, digestis ĝin kaj ĝin aliformigis en aŭtosugeston, ĝi restas tute senefika.

Iafoje okazis, ke mi sugestis aferon pli-malpli simplan al personoj ordinare tre facile sugesteblaj, kaj tute ne sukcesis. La kaŭzo estis, ke la nekonscio de tiuj personoj rifuzis, ĝin akcepti, kaj ne aliformigis ĝin en aŭtosugeston.