Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Same certaj krimuloj plenumas krimojn kontraŭ sia volo, kaj kiam oni demandas ilin, kial ili tiel agis, ili respondas: „Mi ne povis min deteni, ĝi instigis min, ĝi estis pli forta ol mi.“

Drinkulo kaj krimulo diras la veron; ili estas devigataj, fari tion, kion ili faras, pro la nura kaŭzo, ke ili imagas, ne povi sin deteni.

Do ni, kiuj tiel fieras pri nia volo, kiuj kredas fari libere tion, kion ni faras, estas en realeco nur mizeraj marionetoj, kies fadenojn tiras nia imago. Ni ĉesas esti la marionetoj nur, kiam ni lernis konduki nian imagon.

Sugesto kaj aŭtosugesto

Sekve de tio, kion ni ĵus diris, ni povas kompari la imagon al torento, kiu fatale forportas la malfeliĉulon, kiu falis en ĝin, malgraŭ lia volo, atingi la bordon. Tiu torenta fluo ŝajnas nevenkebla, tamen, se vi scias agi, vi deturnos ĝin de ĝia direkto, vi kondukos ĝin al la fabriko kaj tie aliigos ĝian forton en movon, varmon, elektron. Se tiu komparo ne sufiĉas, ni ankaŭ povas similigi la imagon al sovaĝa ĉevalo sen kondukilo nek rimenoj. Kion povas fari rajdanto sur ĝi? Nenion, krom lasi sin porti, kien plaĉas al la ĉevalo iri. Kaj eble, se la besto freneziĝas, la kurado finiĝos en fosaĵo. Se la rajdanto sukcesas meti kondukilojn al tiu