amiko antaŭ siaj soldatoj, ilin ĉiam fortrenas, dum la krio „Savu sin, kiu povas!“ preskaŭ fatale kaŭzas ĝeneralan forkuron?
Kial? — Ĉar en la unua okazo la homoj imagas, ke ili devas marŝi antaŭen, kaj en la dua ili imagas, ke ili estas venkitaj, kaj ke ili devas forkuri por eviti la morton.
Panurgo ne ignoris la kontaĝion de l’ ekzemplo, t. e. la efiko de l’ imago, kiam por sin venĝi al ŝafkomercisto, kun kiu li ŝipveturis, li aĉetis lian plej grandan ŝafon kaj ĵetis ĝin en la maron, certa, ke la tuta ŝafaro postsaltos, kio efektive okazis.
Ni homoj similas pli-malpli al la ŝafa gento, kaj eĉ kontraŭvole ni nerezisteble sekvas la ekzemplon de iu alia, ĉar ni imagas, ke ni ne povas agi alimaniere.
Mi povus citi ankoraŭ milojn da aliaj ekzemploj, sed mi timas, ke tia citado fariĝus teda. Tamen mi ne povas forlasi fakton, kiu montras la egan potencon de l’ imago, alivorte de la nekonscio en ĝia batalo kontraŭ la volo.
Estas drinkuloj, kiuj tre dezirus, ne plu drinki, sed ili ne povas sin deteni. Pridemandu ilin, ili respondos plej sincere, ke ili tre volus esti sobraj, ke la drinkado ilin naŭzigas, sed ili estas nerezisteble logitaj de ĝi, kontraŭ sia volo, malgraŭ la malbono, kiun ĝi kaŭzos al ili.